Tristana turdo
Aspekto
Tristana turdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tristana turdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Nesocichla eremita (Gould, 1855) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Tristana turdo (Nesocichla eremita) estas specio de birdo de la familio de Turdedoj. Ĝi estas monotipa, tio estas la ununura specio, en la genro Nesocichla. Ĝi estas endemia de la tre izolita teritorio de Sankta Heleno en la mezo de Atlantiko inter Afriko kaj Sudameriko.
Ties natura habitato estas moderklimata makiso, moderklimata herbejo kaj rokaj strandoj. Ili estas nekomunaj, sed scivolemaj, do relative facile videblaj, ĉefe lokataj per siaj altatonaj alvokoj. Ili estas des pli komunaj ju pli alte.
Ili havas malhelajn nigrecajn bekon kaj okulojn, tre kontrastajn ĉe ĝenerale bruna birdo, pli malhela en supraj partoj kaj pli hela kaj makulita per strioj de grandaj malhelaj punktoj en subaj partoj. La vizaĝo estas pli hela ol la krono.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Nesocichla eremita[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 26an de julio 2007.